14 d’abr. 2008

Mi ĵus legis en mia favora semajna humura ĵurnalo mirindan sciigon !
Imagu: Le Point (fama franca semajna duonformata presaĵo) anoncas ke la unua kolokvo de la "Fondation Chirac" kiu okazos la venontan 9-an de junio, temos pri la minacitaj lingvoj... Bonege! Pli valoras malfrue ol neniam !
Kompreneble, la franca eksprezidanto atendis sian eliradon de la Elizeo por tiel zorgi pri nia malkarese traktata kataluna lingvo, ĉi tie en la Norda Katalunio !